Han Zheng vizitas Mongolion
Ĝoja Publikigita: 2024-09-08 16:47:00

Ĉina vicprezidanto Han Zheng sabate diris en sia tritaga vizito en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, ke Ĉinio profundigos la rilatojn kaj plivastigos kunlaboron kun Mongolio. Tie li renkontiĝis respektive kun mongoliaj ĉefministro Luvsannamsrai Oyun-Erdene, prezidanto Ukhnaa Khurelsukh kaj parlamenta proparolanto Dashzegve Amarbayasgalan.

En la renkontiĝo kun Oyun-Erdene, Han diris, ke Ĉinio kaj Mongolio daŭre solidigos politikan reciprokan fidon, plivastigos reciprokprofitan kunlaboron kaj akcelos interkomprenon inter la popoloj.

En sia renkontiĝo kun Khurelsukh, Han akcentis, ke Ĉinio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj, amikoj kaj partneroj. Li rimarkis, ke Ĉinio ĉiam prioritatigas la rilatojn kun Mongolio en sia najbara diplomatio. Li ankaŭ substrekis, ke la du flankoj konstante subtenu unu la alian en demandoj rilataj al reciprokaj kernaj interesoj kaj ĉefaj zorgoj.

En la renkontiĝo kun Amarbayasgalan, li diris, ke Ĉinio subtenas fortigon de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la dulandaj leĝdonaj establaĵoj kaj politikaj partioj, kaj esperas, ke Mongolia Ŝtata Granda Khural daŭre ludos ŝlosilan rolon por puŝi la ĉina-mongoliajn rilatojn longtempe kaj stabile disvolviĝi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree