Populario de Wukong montras novan movforton de Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj
Mirinda Publikigita: 2024-09-08 20:46:20

Lasttempe la videoludo "Nigra Mito: Wukong" altiris atenton de la mondo, ĉu vi jam ludis? 

Post debuto en la 20a de aŭgusto, la unua 3A-a videoludo "Nigra Mito: Wukong" daŭre furiozas sur la interreto. Ĝis la 21a horo de la 23a de aŭgusto, estis venditaj 10 milionoj da ludvolumoj, kun vendsumo de preskaŭ 3 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 420 milionoj da usonaj dolaroj). Ĉi tiu mov-rolludo, kun ĉina mito kiel bazo, alportas senprecedencan mondon de  Pilgrimo al la Okcidento al ludantoj en la tuta mondo per siaj fantaziaj aventuraj rakontoj kaj delikataj bildoj.

La tramonda popularigo de "Nigra Mito: Wukong" estas reflekto de la disvolvo de la ludindustrio de Ĉinio en la lastaj jaroj, kaj ankaŭ miniaturo de la kontinua malfermo de Ĉinio en antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo de servo-komerco. Laŭ la komerca datumplatformo Statista, en 2023 la enspezo de la ĉina ludmerkato atingis 112 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 27,5% de la monda ludmerkato kaj pli ol kvaronon de enspezo de la monda merkato. Ĉinio jam estas la plej granda solluda merkato en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree