Tutproceza popola demokratio faras el popolo mastron de lando
Qiujieming Publikigita: 2024-09-09 18:55:29

En Ĉinio la popolo povas vaste partopreni en partia kaj registara politika decido per diversaj kanaloj. Tia tutproceza popola demokratio povas pli bone protekti la interesojn de la popolo, fari el la popolo la mastron de la lando, kaj kunigi fortojn por ĉina modernigo.

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Ĉina-Rumana Asocio, diris, ke ĉiuj ĉefaj leĝdonaj decidoj en Ĉinio estas science adoptitaj per demokratia debato kaj konformaj al ĉi tiu demokratia sistemo. Ĉiu leĝo estas formulita surbaze de la opinioj de ĉiuj sektoroj de la socio kaj pli bone protektas la interesojn de la ĉina popolo.

Stephen Perry, prezidanto de la “48 Group Club”, diris, “Ni vidu, kian atingon Ĉinio havis ekde 1978. Ĝi estas la plej granda reformo de la ekonomia socio en la historio de la mondo. Kaj se ĝi ne konformus al la bezonoj de la ĉina popolo, ĝi ne sukcesus.”

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree