Xi renkontiĝis kun norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre
Qiujieming Publikigita: 2024-09-09 21:08:52

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde posttagmeze en Pekino renkontiĝis kun norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre, kiu estas en oficiala vizito al Ĉinio.

Xi petis Støre transdoni lian saluton al reĝo Haroldo V, kaj diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio antaŭ 70 jaroj, la du popoloj respektis, aprezis kaj lernis unu de la alia, kaj forĝis altvaloran amikecon. Plua disvolviĝo de la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Norvegio konformas al la volo de la du popoloj kaj al la fundamentaj interesoj de ambaŭ landoj, kaj ankaŭ konformas al la ĝenerala tendenco de pli proksimaj rilatoj kaj komuna boneco inter landoj de la tuta mondo.

Xi diris, ke la ekonomioj de Ĉinio kaj Norvegio estas tre komplementaj kaj ilia kunlaboro en diversaj kampoj donis fruktodonajn rezultojn. La du flankoj povas kunigi siajn respektivajn avantaĝojn por senĉese vastigi praktikan kunlaboron en la kampoj de verda mediprotektado, energitransformo, mara transportado, agrikulturaj kaj fiŝkaptaj produktoj, elektraj veturiloj, plifortigi kunlaboron en edukado, scienco kaj teknologio, kulturo, turismo, vintraj sportoj kaj aliaj kampoj, kaj intensigi personajn interŝanĝojn, precipe junularajn interŝanĝojn.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Norvegio havas larĝan konsenton pri konservado de mondaj paco kaj sekureco, respondado al klimatŝanĝiĝo, protektado de biodiverseco kaj aliaj tutmondaj defioj. Ĉinio volas labori kun Norvegio por plifortigi komunikadon kaj kunordigon en plurflankaj platformoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, praktiki veran multflankismon kaj antaŭenigi mondan multpolusiĝon kun egaleco kaj ordo kaj ekonomian tutmondiĝon, kiu utilas al ĉiuj kaj estas inkluziva.

Støre transdonis la korajn salutojn de reĝo Harald V al prezidanto Xi Jinping, dirante, ke Norvegio estas inter nordiaj landoj, kiu plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Norvegio respektas la suverenecon de Ĉinio, sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj volas daŭre respekti unu la alian en kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, lerni unu de la alia, interŝanĝi unu al la alia, kaj atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Støre diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas plena de vigleco kaj multaj sukcesaj spertoj, kiuj estas lernindaj. Norvegio antaŭĝojas plivastigi kunlaboron kun Ĉinio, precipe en la kampoj de verda disvolvo, klimatŝanĝiĝo, surmara ŝipado, agrikulturo, fiŝkaptado, elektraj veturiloj, artefarita inteligenteco kaj aliaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree