Posttagmeze de la 9a de septembro, en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la hispana ĉefministro Pedro Sánchez Pérez-Castejón, vizitanta Ĉinion.
Xi petis ke Sánchez transdonu lian saluton al la reĝo Felipe VI. Xi rimarkis, ke la pasinta jaro estis la 50a datreveno de stariĝo de la dulanda diplomata rilato, kaj dum pli ol unu jaro la du partioj tenas intimajn interkomunikiĝon kaj interagon en diversaj niveloj kaj altkvalitan kunlaboron en novaj kampoj; la venonta jaro estos la 20a datreveno de stariĝo de la ĉina-hispana ampleksa strategia partnereco, kaj sekve la du partioj devas sin teni je la komenca ideo, kiam stariĝis la dulandaj diplomatiaj rilatoj, konstante riĉigante epokan enhavon de la dulanda ampleksa strategia partnereco kaj formante la rilatojn longtempe stabilajn kaj strategiajn inter Ĉinio kaj Hispanio, por ke la dulandaj rilatoj marŝu sur pli altan nivelon.
Xi emfazis, ke reformo kaj malfermo estas ĝusta evolua vojo, kiun Ĉinio trovis tra multjara praktikado, kaj Ĉinio firme iros plu laŭ la vojo.
Xi diris aldone, ke Ĉinio kaj Hispanio ambaŭ estas landoj respondecaj kaj misihavaj, kaj pledas por multflankismo kaj libera komerco, kaj ke Ĉinio, kune kun hispanio, plivastigas kunlaboron de triapartia merkato fronte al la tutgloba sudo, plifortigas interkomunikon kaj kunagadon en UN, G20 kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kaj aldonas pli da pozitiva energio por la mondaj paco kaj stabileco kaj por la homaraj progresemaj aferoj.
Sánchez transdonis sinceran saluton de Felipe VI al prezidanto Xi Jinping, kaj tre ĝoje diris, ke li refoje vizitas Ĉinion post unu jaro, kaj tio sugestas, ke la rilatoj inter Hispanio kaj Ĉinio estas intimaj. Li substrekis, ke Ĉinio estas ŝlosila forto por konservi la mondajn pacon kaj disvolvon, kaj ludas progreseman rolon por solvi gravajn problemojn mondajn kaj regionajn, kaj ke Hispanio, el strategia alto, traktas la rilatojn kun Ĉinio, senŝanceliĝe sekvas la principon de unu Ĉinio, volas esti kompano fidata de Ĉinio, plue profundigas la hispana-ĉinan ampleksan strategian partnerecon, kaj faras pli grandan kontribuon por la dulandaj popoloj kaj la mondaj paco kaj prospero.