Ministerio pri Komerco de Ĉinio dimanĉe esprimis malkontenton pri la decido de Nederlando plue plivastigi la eksportreagadon pri fotogliptika maŝino, kiu baziĝas sur la duonkonduktanta eksportregado efektivigita en 2023.
Proparolanto de la ministerio faris la rimarkojn en respondo al koncerna amaskomunikila demando.
La proparolanto diris, ke en la lastaj jaroj, por konservi sian tutmondan hegemonion, Usono senĉese ĝeneraligas la koncepton pri nacia sekureco kaj devigas iujn landojn plifortigi eksportregadon pri duonkonduktantoj kaj ekipaĵoj, kio grave minacis la stabilecon de la tutmondaj duonkonduktantaj industrioj kaj provizĉenoj, kaj subfosis la legitimajn rajtojn kaj interesojn de koncernaj landoj kaj entreprenoj.
La proparolanto rimarkigis, ke la nederlanda flanko devas konsideri internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn kaj la ĝeneralan situacion de la ĉina-nederlanda ekonomia kaj komerca kunlaboro.
La proparolanto diris, ke Ĉinio urĝas Nederlandon ne misuzi eksportregadon pri duonkonduktanto kaj fervore protekti la komunajn interesojn de ĉinaj kaj nederlandaj entreprenoj, konservante la stabilecon de la tutmondaj duonkonduktantoj kaj provizĉenoj.