Xi donas festajn salutojn al instruistoj
Qiujieming Publikigita: 2024-09-10 15:30:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis salutojn al instruistoj kaj aliaj laborantoj en la eduka sektoro tra la tuta lando okaze de la 40a Tago de Instruistoj en Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis saluton nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en nacia kunveno pri edukado.

Parolante en la kunveno, kiu okazis en Pekino de lundo ĝis mardo, Xi emfazis la gravecon plialtigi la salajron kaj traktadon en elementaj lernejoj kaj mezaj lernejoj, pli bone efektivigi la politikon pri vivaj subvencioj de instruistoj en kamparaj lokoj, kaj antaŭenigi la reformon de la salajra sistemo por superlernejaj instruistoj.

Xi diris, ke estas bela tradicio de la ĉina nacio respekti instruistojn kaj asigni gravecon al edukado, urĝante klopodojn por protekti la profesian dignon kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn de instruistoj kaj redukti iliajn ŝarĝojn kaŭzitajn de neinstruaj taskoj.

Xi ankaŭ emfazis la bezonon helpi instruistojn havi altan socian pozicion kaj fari instruadon unu el la plej respektindaj okupoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree