Ĉina ekstera komerco konstante montras fortan kreskadon en la unuaj ok monatoj de ĉi jaro, spite al la ekstera medio kompleksa kaj defiplena, laŭ oficiala eldonaĵo en mardo.
La vara komerca kvanto kreskis je 6 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, laŭ juana kalkulo, en la unuaj ok monatoj de ĉi jaro, laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj (ĜAD).
Eksporto kreskis je 6,9 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro en la periodo de januaro ĝis aŭgusto, dum importo pliiĝis je 4,7 procentoj, laŭ ĜAD.
Laŭ kalkulo de usona dolaro, la vara ekstera komerco de Ĉinio estis 4,02 duilionoj da usonaj dolaroj inter januaro kaj aŭgusto, do pliiĝinta je 3,7 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Eksporto kreskis je 4,6 procentoj, dum importo je 2,5 procentoj.
Favora komerca saldo ekspansiis je 11,2 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, t.e. 608,49 duilionoj da usonaj dolaroj en la ok monatoj.
Lyu Daliang, direktoro de la Departemento de Statistiko kaj Analizo sub ĜAD, atribuis la kreskadon de ekstera komerco al forta postulado en- kaj ekster-lande.