La unua Ĉina-Latinamerika Homrajta Rondtabla Konferenco marde okazis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Tio estas la unua institucia interŝanĝo kaj seminario en la kampo de homaj rajtoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko plus Karibio.
Ĉi-jare estas la 10a datreveno de la starigo de la ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, kaj ankaŭ la 50a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Multaj brazilaj kleruloj kaj fakuloj diris en intervjuoj faritaj de raportistoj, ke la kunvoko de tiu ĉi rondtabla konferenco estas en la ĝusta tempo kaj ĝi havas grandan signifon.