Li Qiang renkontiĝis kun norvega ĉefministro Støre
CMG Publikigita: 2024-09-10 20:53:37

Antaŭtagmeze de la 10a de septembro, en la Granda Popola Halo en Pekino, la ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun la norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre, kiu estas vizitanta Ĉinion.

Li Qiang diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio tenas sin en sana kaj stabila evoluado. Li sugestis, ke prezidanto Xi Jinping hieraŭ renkontiĝis kun la norvega ĉefministro, kaj ili profunde resumis 70-jarajn spertojn el la dulandaj diplomatiaj rilatoj, kaj faris strategian planadon pri la dulandaj rilatoj.

Li Qiang rimarkigis, ke Ĉinio volas kune kun Norvegio ekspansiigi kaj plialtigi kunlaboron de ekonomio kaj komerco, plue liberigi kunlaboran potencialon de komerco, financo kaj aliaj, kaj ke Ĉinio bonvenigas Norvegion intensigi investon en la merkato de Ĉinio. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Norvegio devas daŭre profundigi kunlaboron en kulturo, arto, edukado, turismo, sporto kaj aliaj kampoj.

Støre diris, ke li multfoje vizitis Ĉinion kaj, post sia vidatesto, alte taksis rimarkindajn disvolvajn atingojn akiritajn de Ĉinio. Li akcentis, ke Norvegio kaj Ĉinio devas teni sin amikaj kaj viglaj, ke Norvegio firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj volas esti kompano fidata de Ĉinio, kaj ke Norvegio deziras kune kun Ĉinio observi intimajn interkomunikon kaj kunagadon ĉe internaciaj kaj regionaj problemoj, antaŭenigi kunlaboron de klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj, kaj respondi al tutglobaj defioj.

Post la kunveno la dulandaj gvidantoj kune subskribis “Komuna Deklaracio de Ĉina Popola Respubliko kaj Reĝlando de Norvegio pri Starigo de Verda Transforma Dialogo” kaj ĉeestis signaturadon de dulandaj kunlaboraj dokumentoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree