Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la Virina Forumo de ŜKO
CMG Publikigita: 2024-09-11 17:44:26

La 11an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la Virina Forumo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Xi atentigis, ke la virino estas grava antaŭeniganto de homara civilizo kaj socia progreso kaj en diversaj kampoj registras neordinarajn atingojn, post kiam la Virina Forumo de ŜKO naskiĝis, diverslandaj virinoj, kun la “spirito de Ŝanhajo”, faris siajn kontribuojn por formi pli striktan komunumon kun komuna estonteco de ŜKO. Li esperis, ke la forumo daŭre ludu pozitivan rolon, por ke la kultura ligo de ŜKO havu freŝan viglecon. Aldone li diris, ke Ĉinio volas, kune kun ĉiuj partioj, antaŭenigi teknologian novigon kaj evoluon de virina afero per cifereca kompletigo kaj konstrui pli belan hejmlokon de ŜKO.

La Virina Forumo de ŜKO malfermiĝis ĉi-tage en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree