Antaŭtagmeze de la 10a de septembro la norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre kaj la ĉina komerca ministro Wang Wentao kune renkontiĝis kun reprezentantoj el norvega industriokomerca rondo.
Støre diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Norvegio kaj Ĉinio, kaj ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Norvegio ekster Eŭropo kaj ankaŭ grava eksporta merkato de norvegaj entreprenoj, kaj ke Norvegio firme subtenas tutmondiĝon kaj liberan komercon, protektas plurflankisman komercan sistemon kun la Monda Komerca Organizo kiel centro, kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi praktikan kunlaboron en komerco, investo, verda transformado kaj aliaj kampoj.
Wang bonvenigis la norvegan ĉefministron Støre al la Ĉina Komerca Ministerio kaj diris, ke en la lastaj jaroj la kunlaboro kaj evoluo de Ĉinio kaj Norvegio en ekonomio kaj komerco, sub la strategia kondukado de ĉinaj kaj norvegaj gvidantoj, estas bona kaj stabila, kaj la dulandaj entreprenoj akiris riĉan rikolton en kemia industrio, ŝipkonstruado, fiŝkaptado kaj aliaj sektoroj.
Reprezentantoj el norvegaj entreprenoj kaj komercaj asocioj diskonigis kunlaboran staton en Ĉinio kaj esprimis siajn eksciton kaj entuziasmon pri la novaj rimedoj, kiujn proponis la ĉina registaro por pli altnivela malfermo al la ekstera mondo. Ili diris, ke ili firme investos en Ĉinio, enradikiĝos en Ĉinio, kaj konstante faros kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.