Xi emfazas prioritatigi prizorgadon de maljunuloj kaj infanoj en publikaj servoj
Qiujieming Publikigita: 2024-09-12 17:15:45

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis la gravecon prioritatigi prizorgadon pri maljunuloj kaj infanoj en klopodoj plibonigi publikajn servojn.

Xi faris la rimarkojn merkrede vizitante lokan komunumon en Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu de nordokcidenta Ĉinio.

Dum babilado kun komunumaj laborantoj kaj loĝantoj, Xi diris, ke komunuma laboro estas farata por la bonfarto de loĝantoj, kaj liveri altkvalitajn servojn devas esti prioritato de la laboro.

Priskribante loĝkomunumojn kiel la fundamenton de urba regado, li diris, ke komunuma laboro devas esti plifortigita por vere profitigi la publikan servadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree