Antaŭtagmeze de la 12a de septembro laŭ la loka tempo, la ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun Mohammedbin Zayed al-Nahyan, la prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), en Abudabio.
Li Qiang unuavice transdonis intiman saluton de prezidanto Xi Jinping al Mohammed. Li diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio kaj UAE firme subtenis unu la alian en politiko, kaj ili ambaŭ antaŭiris mezorientajn landojn en praktika kunlaboro, kaj ke maje de ĉi jaro prezidanto Xi renkontiĝis kun prezidento Mohammed, kaj en tio ili faris strategian planadon por la dulanda rilateco. Li aldonis, ke Ĉinio volas kune kun UAE efektivigi gravajn interkonsentojn de la dulandaj ŝtatestroj, progresigi la dulandajn rilatecon kaj kunlaboron, kaj fari ke la du landoj rikoltu realajn fruktojn.
Mohammed petis, ke Li Qiang transdonu lian sinceran saluton al prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de starigo de la dulanda diplomatia rilato, la du landoj atingis senprecedencan nivelon en disvolvo de ĉiudimensia amikeco, kaj ilia rilateco jam fariĝis modelo inter lando kaj lando. Li akcentis, ke UAE elkore dankas prezidanton Xi pro lia granda atento pri evoluigo de la rilatoj inter la du landoj, kaj ke UAE senŝanceliĝe sekvas la principon de unu Ĉinio, volas esti kunlabora partnero fidata de UAE kaj strategia kompano kune konstruanta la “Zonon kaj Vojon”, kaj teni interkomunikadon kaj kunagadon kun Ĉinio en internaciaj plurflankaj aferoj, por ke la mondo estu paca, stabila kaj prospera.