Xi faras inspektojn en la provincoj Shaanxi kaj Gansu de nordokcidenta Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-09-12 16:33:46

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis la urbon Baoji en la provinco Shaanxi de nordokcidenta Ĉinio kaj la urbon Tianshui en la najbara provinco Gansu.

Xi vizitis la du urbojn de marda posttagmezo ĝis merkreda mateno.

En Baoji, li vizitis Baoji-muzeon de Bronzaĵo kaj ekologian parkon laŭ la rivero Weihe por informiĝi pri la lokaj klopodoj por plibonigi la protekton kaj uzadon de kulturaj restaĵoj kaj ankaŭ la ekologian konservadon de la rivero Weihe, la plej granda alfluanto de la Flava Rivero.

En Tianshui, Xi iris al la Templo Fuxi, loka produkta bazo de pomo kaj la Grotoj Maijishan por informiĝi pri la protekto kaj konservado de loka kultura heredaĵo kaj la disvolviĝo de la moderna speciala fruktoindustrio en montaraj lokoj.

La Templo Fuxi estas dediĉita al Fuxi, mita prapatro de la ĉina nacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree