Xi sendas gratulan leteron al Ĉina Internacia Foiro de Serva Komerco 2024
CMG Publikigita: 2024-09-12 20:10:10

La 12an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis gratulan letero al la Ĉina Internacia Foiro de Serva Komerco (ĈIFSK) 2024.

Xi indikis, ke ĈIFSK, kiu estis sukcese organizita dek jarojn, vive reprezentas la altkvalitan disvolviĝon de ĉina serva industrio kaj serva komerco, kaj faris pozitivajn kontribuojn por konstrui malferman mondan ekonomion.

Xi diris, ke Ĉinio akcelos altkvalitan disvolvadon per altnivela malfermo, perfektigos instituciojn kaj mekanismojn por altnivela malfermo, faros novigon kaj altigon en serva komerco, aktive alniveligos sin al altnormaj internaciaj reguloj de ekonomio kaj komerco, antaŭenigos kongruigeblecon kaj manipuleblecon de reguloj, reglamento, administrado kaj normigo en serva sektoro, bonorde plivastigos sian servan merkaton al la ekstera mondo, plibonigos la funkciojn de serva sektoro kaj serva komerco kaj platformojn de malfermo, kaj formos internacian komercan medion merkat-orientitan kaj leĝ-bazitan.

Aldone Xi diris, ke Ĉinio deziras kunlabori kun ĉiuj landoj por kune dividi oportunojn, diskuti kunlaboron, kaj fari kontribuojn por tutmonda ekonomia kreskado kaj bonfarto de la diverslandaj popoloj.

ĈIFSK 2024, kun la temo “Tutglobaj Servoj, Komuna Prospero”, estis ĵaŭde malfermita en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree