Xi alvokas antaŭenigi bonan ĉinan tradician kulturon
Qiujieming Publikigita: 2024-09-12 17:19:20

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, urĝis disvolvi senton de respekto kaj korinklino al ĉina civilizacio kaj transdoni bonan ĉinan tradician kulturon de generacio al generacio.

Xi faris la rimarkojn marde posttagmeze inspektante la Baoji-muzeon de Bronzaĵo en la urbo Baoji en la provinco Shaanxi de nordokcidenta Ĉinio.

En la muzeo, Xi estis informita pri la historio kaj kulturo de la dinastioj Zhou kaj Qin (1046-207 a.K.) kaj detale rigardis ekspoziciaĵojn kiel “He Zun”, bronza rita vinvazo portanta la plej fruan skriban registron de la ĉinaj literoj por “Ĉinio”.

Xi ankaŭ eksciis pri la plifortigita konservado, studado kaj utiligo de kulturaj restaĵoj.

Xi diris, ke la 5 000 jaroj de ĉina civilizacio devas esti plu esplorataj kaj studataj, rimarkante, ke necesas pli da klopodoj por ilustri ĝian esencon kaj antaŭenigi la grandan saĝon, kiun ĝi enkorpigas.

Li diris, ke per ĉi tiuj klopodoj la popolo povos disvolvi plifortigitan senton de fiero pri la ĉina civilizacio, kaj la spirito de patriotismo povas esti antaŭenigita pli efike.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree