La 24a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco (ĈIFIK), okazigita de la 8-a ĝis la 11-a de septembro, estas la unua investotema internacia foiro okazinta en Ĉinio post la 3a plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ. Ĝi fariĝis platformo por eksterlandaj investantoj kompreni Ĉinion kaj trovi ŝancojn. Internaciaj komercaj reprezentantoj esprimis, ke la ĉina merkato estas nepreterlasebla, kaj "investi en Ĉinio" fariĝis ofte uzata vorto en la foiro.
La granda merkato de Ĉinio ĉiam estas granda ŝanco por la mondo. Nuntempe, ĉar Ĉinio vigle disvolvas novkvalitan produktivecon, ĉi tiu granda merkato montras kelkajn novajn trajtojn. Ekzemple, ĉe la produktado, industriaj gasoj estas nomataj la "sango" de moderna industrio. En la flanko de konsumantoj, la konsuma koncepto de Ĉinio daŭre altgradiĝanta stimulas postulon de altkvalitaj produktoj kaj servoj. Multaj eksterlandaj investantoj opinias, ke investi en Ĉinio signifas resonancon kun la novkvalitaj produktaj fortoj de Ĉinio.
Samtempe, la forta rezisteco de industrio kaj provizoĉeno de Ĉinio donas fortan garantion al eksterlandaj investoj, kiuj vigle funkcias en Ĉinio. Multaj eksterlandaj investantoj diras, ke la kompleta industria sistemo, alta kostefikeco, altnivela intelekta fabrikado-teknologio kaj altkvalita laborforto de Ĉinio povas helpi ilin plibonigi siajn produktkapablojn. Tial ili esperas vastigi produktadkapaciton en Ĉinio kaj fari vendadon al la mondo.
Pli grave, ĉar novigo fariĝas grava movforto por la ekonomia kresko de Ĉinio, pli kaj pli multaj eksterlandaj kompanioj rigardas Ĉinion kiel la "fonton de novigo". Altirite de la "noviga potenco" de Ĉinio, granda nombro da eksterlandaj kompanioj starigis esplorajn aŭ novigajn centrojn en Ĉinio.
Stimulita de ĉi tiu investa entuziasmo, de januaro ĝis julio ĉi-jare la nombro de eksterlandaj investaj entreprenoj nove starigitaj en Ĉinio pliiĝis je 11,4% kompare kun la sama periodo de 2023. Laŭ la komercaj situacioj, la totalaj profitoj de industriaj entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj super la difinita grandeco pliiĝis je 11% en la unua duono de ĉi tiu jaro. Akiri grandegajn profitojn el komercado en Ĉinio estas alia grava kialo, kiu ebligas al eksterlandaj investantoj plie investi en Ĉinio.