Ekde la 18a Nacia Popola Kongreso (NPK) de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio establis la plej grandskalan socigarantian sistemon en la mondo. 1,02 miliardoj da homoj havas bazan asekuron por maljunula zorgo, 1,36 miliardoj da homoj havas bazan medicinan asekuron. Ĝis la 23a de novembro, 2020, ĉiuj 832 malriĉaj gubernioj de la lando sin liberigis el malriĉeco, 128 mil malriĉaj vilaĝoj senigis la malriĉan titolon kaj preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco kaj la malriĉec-redukta celo de la daŭripova disvolva tagordo 2030 de UN estis realigita kun anticipo de 10 jaroj, kio estas miraklo en la historio de malriĉeca redukto de la homaro.