Sur pekina-ŝanhaja fervojo, norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre akceptis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (CMG). Tio estas lia unua vizito al Ĉinio post enoficiĝo.
En la jaro markanta 70an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio, li vizitis Ĉinion. Li diris: Ni devas ne nur retrorigardi pasintecon, sed ankaŭ antaŭrigardi estontecon. Tio estas la unua fojo por li sperti ĉinan altrapidan fervojon. Li diris, ke la rapideco de la fervojo impresis lin, kaj ĝi ankaŭ donis al li la ŝancon vidi gravajn disvolvajn kampojn en Ĉinio. Parolante pri akcelo de transformo de energio kaj verda kunlaboro, li diris, ke Ĉinio estas en pionira pozicio en multaj teknologiaj kampoj, kaj kunlaboroj devas esti faritaj en tiuj kampoj.
Jen estas la ekskluziva intervjuo kun norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre.