Mararmea kolonelo Li Xi, proparolanto de la Orienta Milita Komando, diris, ke la 13-an de septembro la germana eskortŝipo " Baden-Württemberg" kaj la provizoŝipo "Frankfurt" trapasis la Tajvanan Markolo kaj estis publike propaganditaj. La Orienta Milita Komando de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis mararmeajn kaj aerajn fortojn por sekvi kaj kontroli la tutan procezon. La agoj de Germanio pliigis sekurecajn riskojn kaj sendas malĝustajn signalojn. La trupoj en la milita komando estas ĉiam en alta alarmo kaj rezolute kontraŭbatalas ĉiujn minacojn kaj provokojn.