Tri kunvenoj eligis klarajn signojn pri situacio en Suda Ĉina Maro
Selena Publikigita: 2024-09-15 18:11:37

De la 11a ĝis la 13a de septembro, en tri tagoj, sinsekve okazis tri alte atentataj kunvenoj: de renkontiĝo de estroj de la interkonsiliĝa mekanismo inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la demando de la Suda Ĉina Maro, al la 11-a Pekina Xiangshan-a Forumo, kaj la 22-a Kunveno de Altrangaj oficialuloj el Ĉinio kaj la membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri efektivigo de Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro, ili ne nur koncernas al la demando de la Suda Ĉina Maro, sed ankaŭ sendis komunan mesaĝon, t.e. konvene trakti disputojn per dialogo por defendi stabilecon en la Suda Ĉina Maro estas la komuna atendo de la regiono, kio kongruas kun interesoj de la regiono.

Ni unue parolas pri la renkontiĝo inter Ĉinio kaj Filipinoj. Laŭ informo el Ĉinio, la du flankoj faris sinceran kaj profundan interŝanĝon pri opinioj rilate al ĉina-filipinaj mar-rilataj aferoj, precipe la problemo de la rifo Xianbin. Ĉinio reasertis sian principon kaj starpunkton pri la problemo, kaj urĝis Filipinojn tuj evakui koncernajn ŝipojn, deklarante, ke Ĉinio firme defendos sian suverenecon kaj la seriozecon kaj efikecon de la Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro. Samtempe, filipinaj diplomatoj afiŝis videaĵon de sia renkontiĝo kun Ĉinio en socialaj komunikiloj, dirante, ke ili faris sinceran interŝanĝon kun Ĉinio...Faktoj foj-foje pruvis, ke problemoj povas esti solvataj nur per intertraktado, kaj konfrontiĝo kaj provoko nur kaŭzas eskaladon de la situacio.

Danke al sukcesa praktiko en pasintaj 22 jaroj, la Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro jam fariĝis grava konsistiga parto de la rekonata jura ordo en la Suda Ĉina Maro.  Artikolo 5 el la Deklaracio difinas, ke ĉiuj partioj ne devas fari agojn, kiuj komplikas aŭ vastigas disputojn aŭ influas pacon kaj stabilecon. En la 22-a Kunveno de Altrangaj Oficialuloj el Ĉinio kaj la membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri efektivigo de Deklaracio pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro okazinta en la 13-a tago, ĉiuj partioj konsentis, ke konservado de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro havas gravan signifon, kaj alvokis plifortigi dialogon, sin deteni, konvene trakti diverĝon kaj plifortigi konfidon por defendi stabilecon sur la maro. Iuj analizantoj montris, ke Filipinoj ne devas plu sekvi Usonon kaj kunlaboru kun la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" de Usono. Ili diris, ke estas tempo por ŝanĝi ĉi tiun penson.

"Harmonio estas plej valora", tio estas ĉina antikva saĝo. En la Xiangshan-a Forumo, ĉina reprezentanto prezentis kaligrafiaĵon kun ĉi tiu skribaĵo al Usono, sendante signon pri paco.  Samtempe Ĉinio ankaŭ klarigis sian starpunkton, ke ĝi porpledas solvi diverĝon per dialogo, kompreneble tio neniel signifas, ke Ĉinio faros ajnajn cedojn aŭ kompromisojn pri la kernaj interesoj de suvereneco de la Suda Ĉina Maro. Pri tio Filipinoj kaj ĝiaj instigantoj ne devas fari ajnajn misjuĝojn. Nun la mondo spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn, konstrui la Sudan Ĉinan Maron en maron de paco, amikeco kaj kunlaboro estas la komuna aspiro de landoj en la regiono. Ĉinio daŭre klopodos por ĉi tiu celo, kaj Filipinoj devas kiel eble plej frue repreni la ĝustan vojon, reveni al regiona konsento kaj fari elektojn komformajn al propraj interesoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree