Lunde, laŭ la ŝanhaja meteologia observatorio, Bebinca, la 13-a tajfuno ĉi-jare, albordiĝis en Ŝanhajo matene je ĉirkaŭ 7:30.
La tajfuno, kun la maksimuma ventoforto atinganta 42 metrojn sekunde proksime al ĝia centro, ŝprucis marborden ĉe la regiono Lingang de la Ŝanhaja Pudong-a Distrikto.
Bebinca estas la plej forta tajfuno alteriĝanta en Ŝanhajo en pli ol sep jardekoj.
La Ŝtata Ĉefstabejo pri Regado de Inundo kaj Mildigo de Sekeco dimanĉe komencis urĝan respondon de nivelo IV por la provinco Anhui, orienta Ĉinio kaj altigis la respondon en Ŝanhajo kaj Zhejiang ĝis nivelo III.