La Ministerio pri Nacia Defendo de Ĉinio diris, ke oficialuloj el la ministerioj pri defendo de Ĉinio kaj Usono okazigis la 18an Ĉina-Usonan Kunordigan Intertraktadon pri Defenda Politiko en Pekino de sabato ĝis dimanĉo.
La Ministerio pri Nacia Defendo diris, ke la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter la ĉina kaj usona armeoj, interŝanĝoj de la du armeoj en la venonta etapo, kaj demandoj de komuna zorgo.