Estro de MOIP laŭdas konstribuon de Ĉinio al IP-kunlaboro
Yu Publikigita: 2024-09-16 15:09:23

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto (MOIP) Daren Tang laŭdis la signifajn kontribuojn de Ĉinio al la tutmonda ekosistemo de intelekta proprieto (IP).

En la lasttempa intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj en Pekino, Tang emfazis la rapidan kreskon de IP-petoj de Ĉinio, kio faris la landon la plej granda petanto de internaciaj patentpetoj tutmonde.

Laŭ la unua raporto de MOIP pri la "Tutmonda Novig-Indico 2024", Ĉinio estas hejmo de 26 el la plej influaj 100 scienc-teknika novig-grupoj de la mondo, konservante sian pozicion kiel la tutmonda gvidanto dum du sinsekvaj jaroj.

Tang ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la tria Altnivela Konferenco pri Intelekta Proprieto de la Zono kaj Vojo en Pekino la 11an de septembro. Li alte taksis la konferencon pri akcelo de internacia kunlaboro kaj interŝanĝo de ideoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree