Kreskis nombro de vojaĝoj en unua tago de ferioj de Aŭtunmeza Festo
Yu Publikigita: 2024-09-17 17:35:35

Proksimume 215,92 milionoj da pasaĝeraj vojaĝoj estis traktitaj de la transportaj sektoroj de Ĉinio dimanĉe, la unuan tagon de la tri-tagaj ferioj de la Aŭtunmeza Festo, pli multe je 37,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, laŭ datumoj de la Ministerio de Transportado.

La tuta lando registris 17,09 milionojn da fervojaj pasaĝeraj vojaĝoj, 544 100 akvovojajn vojaĝojn, kaj 1,84 milionojn da aeraj vojaĝoj.

Altrapida trafiko okupis la plejparton, kun 196,45 milionoj da pasaĝeraj vojaĝoj.

La Aŭtunmeza Festo falas la 17an de septembro ĉi-jare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree