Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio respektas suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio pri la kosova demando, kaj opinias, ke la sekureco kaj laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de etnaj serboj en la kosova regiono devas esti subtenataj.
Estas raportoj, ke la polico de la provizoraj institucioj en Priŝtino perforte atakis kaj ekregis instituciojn de etnaj serboj en norda Kosovo, kaj la kosova polico arestis kvar serbojn kaj konfiskis serban valuton en la Nacia Banko de Serbio troviĝanta en norda Kosovo. La situacio en la kosova regiono denove streĉiĝis.
Responde al demando, la proparolanto diris, ke unuflankaj movoj ne helpas solvi la demandon, sed nur rompos regionan sekurecon kaj stabilecon.
"Koncernaj partioj devas daŭrigi praktikan kaj konstrueman dialogon, kaj aktive serĉi daŭran solvon de la kosova demando," diris la proparolanto.