Ĉina sendito urĝas Usonon puŝi Israelon ĉesigi militajn agadojn en Gazao
Yu Publikigita: 2024-09-17 17:33:53

Ĉina sendito lunde urĝis Usonon fari efektivajn agojn por puŝi Israelon ĉesigi siajn militajn operacojn en Gazao senprokraste.

"Ni urĝas Usonon montri respondecan sintenon, uzi la signifan influon, kiun ĝi havas sur la partion, kaj fari efektivajn agojn por puŝi Israelon ĉesigi siajn militajn operacojn senprokraste, kiel postulis la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, por doni al la longe suferanta palestina popolo ŝancon vivi," Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris al informada kunveno de la Sekureca Konsilio pri la situacio en Mezoriento, inkluzive de la palestina demando.

Geng rimarkigis, ke dum la lasta jaro, malgraŭ fortaj komunaj internaciaj alvokoj por batalhalto kaj ĉesigo de mortigoj, Israelo neniam ĉesigis siajn militajn operacojn en Gazao, kiuj mortigis pli ol 41 000 palestinajn civilulojn.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas pliajn agojn de la Sekureca Konsilio por estingi la militajn flamojn, mildigi la humanitaran katastrofon kaj alporti pacon al la regiono kiel eble plej baldaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree