Ĉinio decidis apliki kontraŭrimedojn al usonaj militaj kompanioj
Yu Publikigita: 2024-09-18 20:57:06

Ĉinio decidis apliki kontraŭrimedojn al naŭ usonaj militaj kompanioj pro armila vendo al la regiono Tajvano, laŭ decido publikigita merkrede en la retejo de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

La decido montris, ke Usono lastatempe refoje anoncis planojn pri armila vendo al la regiono Tajvano, kio grave malobservis la principon de unu Ĉinio kaj tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Laŭ Artikoloj 3, 4, 6, 9 kaj 15 de la Ĉina Leĝo kontraŭ Alilandaj Sankcioj, Ĉinio decidis apliki la jenajn kontraŭrimedojn al la kompanioj Sierra Nevada Corporation, Stick Rudder Enterprises LLC, Cubic Corporation, S3 AeroDefense, TCOM, Limited Partnership, TextOre, Planate Management Group, ACT1 Federal kaj Exovera:

Moveblaĵoj, nemoveblaĵoj kaj ĉiuj aliaj proprietaĵoj en Ĉinio estos frostigitaj.

Organizoj kaj individuoj en Ĉinio estas malpermesitaj fari transakciojn, kunlaboron kaj aliajn agadojn kun la supre menciitaj entreprenoj.

La decido estos valida ekde la 18a de septembro 2024.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree