Lunde ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al la 68-a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA).
En sia mesaĝo, Li montris, ke nuklea energio estas grava pura energifonto kaj Ĉinio proponis starigi tutmondan nuklesekurecan arkitekturon kun justeco kaj kungajna kunlaboro.
Li diris, ke depost kiam Ĉinio aliĝis al la IAEA antaŭ 40 jaroj, ĝi ĉiam subtenis la laboron de la agentejo per konkretaj agoj. Li aldonis, ke la du flankoj starigis ĉiuflankan kunlaboron en la kampoj de disvolvo kaj utiligo de nuklea energio, nuklea sekureco kaj nedisvastigo, kaj atingis fruktodonajn rezultojn, farante gravajn kontribuojn al tutmonda regado kaj disvolviĝo de nuklea energio.
Li deklaris, ke Ĉinio pretas plue plifortigi kunlaboron kun la IAEA kaj aliaj membroŝtatoj por igi tutmondan regadon de nuklea energio pli justa kaj racia, disvolvon de nuklea energio pli inkluziva kaj kunlaboron de nuklea energio pli malferma kaj orda.