UN-rezolucio postulanta finon de israela okupado estas bonvenigita en en Mezoriento
Yu Publikigita: 2024-09-19 17:59:32

La Ĝenerala Asembleo de UN merkrede adoptis la rezolucion, postulante, ke Israelo finu sian okupadon ene de unu jaro, kio ricevis aplaŭdojn el Mezoriento.

Laŭ deklaro publikigita de la palestina oficiala novaĵ-agentejo WAFA, palestina prezidento Mahmoud Abbas bonvenigis la adopton de la rezolucio, dirante, ke la adopto de la rezolucio per plimulto reflektas internacian konsenton pri la palestina demando kaj estas venko por la rajto de palestinanoj al memdecido kaj sendependa ŝtato.

Abbas emfazis la gravecon de la rezolucio kaj esprimis dankon al la landoj, kiuj voĉdonis favore al la rezolucio kaj subtenis palestinajn rajtojn. Li urĝis ilin fari personajn kaj kolektivajn agojn por devigi Israelon plenumi ĉiujn siajn devojn laŭ internacia leĝo senprokraste.

Abbas diris ankaŭ, ke la rezolucio estis adoptita en historia momento, kiam Palestino unuafoje sidis en oficiala sidloko en la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj ke la internacia konsento pri ĉi tiu rezolucio renovigas esperon de la palestina popolo alfrontanta "ampleksan agreson kaj genocidon" en Gazao kaj Cisjordanio, kiam ili strebas al libereco, sendependeco, kaj la starigo de palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree