Ĉinio enorbitigis du navigadajn satelitojn de BeiDou-sistemo
Yu Publikigita: 2024-09-19 17:39:23

Ĉinio ĵaŭde sendis al la kosmo du novajn satelitojn de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou-3 (BDS-3) el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

La du satelitoj, la 59a kaj 60a satelitoj de la BeiDou-sistemo, estis ĵetitaj matene je la 9:14 (pekina tempo) per portoraketo Changzheng-3B kaj la supra parto de Yuanzheng-1 (Ekspedicio-1) fiksita al la portoraketo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree