KPDR provpafis novan balistikan misilon kaj plibonigitan strategian krozmisilon
Pluveta Publikigita: 2024-09-19 20:02:59

La Korea Centra Novaĵagentejo (KCNA) raportis ĵaŭde, ke la Korea Popola Demokratia Respubliko (KPDR) provpafis novtipan taktikan balistikan raketon kaj plibonigitan strategian krozmisilon merkrede. La plej alta gvidanto de la lando postulis plifortigon de la milita kapablo de memdefendo.

Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de KPDR, diris, ke la sekureca situacio postulas, ke la lando plifortigu sian militan kapablon de memdefendo.

La gvidanto de KPDR emfazis la bezonon daŭre plifortigi la nuklean forton kaj havi la plej fortan militteknikan kapablon kaj superfortan ofensivan kapablon en la kampo de konvenciaj armiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree