La rapida kresko de ekspresa servo ankaŭ reflektas la pliboniĝon de la vivnivelo de kamparaj loĝantoj. Depost la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 75 jaroj, la vivo de la ĉina popolo pliboniĝis en ĉiuj aspektoj. La absoluta malriĉeco estis historie elradikigita, la kampara revigliĝo daŭre atingis novajn rezultojn, la socia sekureco pliboniĝis kaj diversaj sociaj aferoj akiris ampleksan progreson.