Ĉinio kaj Japanio atingas interkonsenton pri ellaso de nuklea kloakaĵo de Fukuŝimo en oceanon
Qiujieming Publikigita: 2024-09-20 19:30:55

La kompetentaj departementoj de Ĉinio kaj Japanio aconcis vendrede, ke lastatempe ili faris multoblajn konsiliĝojn pri la ellaso de nuklea kloakaĵo de la nuklea centralo en Fukuŝimo en la oceanon.

Kiel unu el la plej gravaj koncernatoj, Ĉinio firme oponas ĉi tiun nerespondecan agon, kaj urĝis Japanion serioze trakti zorgojn en kaj ekster Japanio, serioze plenumi siajn devojn, doni plenan kunlaboron en la starigo de sendependa, efika kaj longdaŭra internacia kontrola aranĝo, en kiu koncernantoj povas substance partopreni, kaj akcepti sendependan specimenigon kaj kontroladon de Ĉinio.

La kompetentaj departementoj de Ĉinio kaj Japanio atingis la interkonsentojn:

Unue, japanio eksplicite promesas plenumi siajn devojn laŭ internacia leĝo, farante sian eblon por eviti lasi negativan efikon al homa sano kaj la medio, kaj kontinue taksante la efikon al la mara medio kaj maraj ekologiaj sistemoj.

Due, konsiderante la zorgojn de Ĉinio kaj ĉiuj aliaj koncernantoj, Japanio bonvenigas la starigon de longdaŭra internacia kontrola aranĝo sub la kadro de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), kiu kovras ŝlosilajn etapojn en la ellaso de la nuklea kloakaĵo, kaj garantios, ke Ĉinio kaj ĉiuj aliaj koncernantoj povas substance partopreni en la aranĝo, kaj ke tiuj partoprenantaj landoj povas efektivigi sendependan specimenigon kaj kontroladon same kiel interlaboratoriajn komparojn.

Trie, ambaŭ flankoj konsentas daŭre havi konstrueman kaj sciencbazitan dialogon kun granda respondeco pri la ekologia sistemo, la medio kaj homaj vivo kaj sano, por ĝuste trakti zorgojn pri la ellaso de nuklea kloakaĵo en la oceanon.

Kvare, Ĉinio deklaras, ke ĝi prenis portempajn urĝajn antaŭzorgojn kontraŭ akvaj produktoj de japana origino laŭ koncernaj ĉinaj leĝoj kaj regularoj kaj reguloj de la Monda Organizo pri Komerco. Post kiam Ĉinio substance partoprenos en la longdaŭra internacia kontrolado sub la kadro de IAEA kaj efektiviĝos la sendependa specimenigo kaj aliaj kontrolaj agoj de partoprenantaj landoj, Ĉinio komencos plibonigi la koncernajn rimedojn surbaze de sciencaj pruvoj kaj iom post iom rekomencos importadon de japanaj akvaj produktoj, kiuj plenumas la reguligajn postulojn kaj normojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree