Xi interparolas kun reĝo de Malajzio
Qiujieming Publikigita: 2024-09-20 20:55:37

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede interparolis kun la malajzia reĝo sultano Ibrahim Sultan Iskandar en Pekino, promesante labori kun Malajzio por alporti la konstruadon de ĉina-malajzia komunumo kun komuna estonteco al nova nivelo.

Xi diris, ke kiel najbaroj trans la maro, Ĉinio kaj Malajzio havas longtempan amikecon. Depost ost kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn en 1974, Ĉinio kaj Malajzio ĉiam estis amikecaj kaj subtenis unu la alian, donante bonegan ekzemplon de reciprokaj atingoj kaj kungajna kunlaboro inter landoj.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la Jaron de Amikeco de Ĉinio kaj Malajzia, kiu estas grava jaro por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio konstruu la pasintajn atingojn kaj antaŭeniru en la estontecon. Xi aldonis, ke Ĉinio plu profundigas reformadon kaj progresas altnorman malfermon, kio alportos novajn impulsojn kaj oportunojn al ĉina-malajzia kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun Malajzio por antaŭenigi kaj disvolvi bonajn tradiciojn, esti proksimaj najbaroj de eterna amikeco, sinceraj partneroj de komuna disvolvo, fratecaj amikoj kaj grava forto por paco, aldonante, ke la du landoj devas profundigi strategian kunlaboron en reciproka modernigo kaj puŝi la konstruadon de ĉina-malajzia komunumo kun komuna estonteco al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree