Ĉinio kaj EU faris konstrueman konsiliĝon pri disputoj koncernaj al tarifoj sur EV
Yu Publikigita: 2024-09-20 14:33:58

Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) faris "ampleksan, profundan kaj konstrueman" konsiliĝon ĵaŭde en Bruselo koncerne la irantan kontraŭsubvencian enketon de EU pri ĉinaj elektraj veturiloj (EV), laŭ deklaro publikigita de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio.

La deklaro diris, ke dum la renkontiĝo inter ĉina ministro pri komerco Wang Wentao kaj la plenuma vicprezidanto kaj komerca komisaro Valdis Dombrovskis de la Eŭropa Komisiono, ambaŭ flankoj klare esprimis sian politikan volon solvi malkonsentojn per konsiliĝo.

Ĝi aldonis, ke la du flankoj konsentis plu antaŭenigi la intertraktadon pri la prez-promesoj kaj ŝpari nenian penon por atingi reciproke akcepteblan solvon per amika dialogo kaj konsiliĝo.

La ministerio diris, ke la Eŭropa Komisiono komencis kontraŭsubvencian enketon sen formala plendo de la industrioj en EU, kaj la decidoj estis "nekonformaj, neraciaj kaj maljustaj". Ĝi aldonis, ke kvankam la ĉina flanko ne povas konsenti aŭ akcepti tion, ĝi tamen ĉiam konservis la plej grandan sincerecon kaj klopodis por ĝuste solvi la demandon per dialogo kaj konsiliĝo.

Laŭ la deklaro, Ĉinio urĝis EU efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de Ĉinio, Francio kaj EU pri konvene traktado de ekonomiaj kaj komercaj disputoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj fari iniciatemajn agojn por renkonti Ĉinion duonvoje.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree