Analizo de usona plano pliigi 1,6 miliardojn da usonaj dolaroj por pligrandigi ĝian kognan militon kontraŭ Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-09-21 16:52:10

Lastatempe, la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono adoptis leĝprojekton por asigni 1,6 miliardojn da usonaj dolaroj kontraŭ la tiel nomata “malbona influo de Ĉinio” dum la fiska jaro de 2023 ĝis 2027. Ĉi tiu ago de elspezo de mono por regi la publikan opinion kaj kalumnii Ĉinion reflektas, ke Usono estas la vera disvastiganto de falsaj informoj, kiu havis negativan efikon al la internaciaj rilatoj kaj la internacia publika opinio medio.

Trarigardante ĉi tiun leĝprojekton, oni trovis, ke krom la ŝablonoj uzataj por ataki la sistemon de Ĉinio, ekzistas ankaŭ kelkaj ofte uzataj terminoj de Usono, inkluzive de la tiel nomata endanĝerigado de la “nacia sekureco kaj ekonomia sekureco” kaj “subfosi la internacian ordon”. Ĝi ankaŭ menciis ŝlosilan kalumnian celon, la iniciaton Zono kaj Vojo. Analizistoj opiniis, ke tio montras la hegemonian maltrankvilon de Usono kaj la senpaciencon de iuj homoj akiri politikan kapitalon kaj misfamigi Ĉinion.

La praktiko de Usono elspezi monon por manipuli publikan opinion ne estas nova, kaj ĝi estas nenio pli ol la sekvanta:

Unue, ili elspezas monon por trejni eksterlandajn amaskomunikilojn kaj raportistojn por skribi kalumniajn artikolojn kaj disvastigi onidirojn. Ekzemple, en majo 2022, la tiel nomata sendependa mediato en Zimbabvo estis senŝirma skribi falsajn novaĵojn por kalumni la projekton Zono kaj Vojo, kaj povis ricevi 1 000 usonaj dolaroj de la usona ambasadorejo por ĉiu artikolo.

Due, pagu la agentejon. Ekzemple, la afero de Xinjiang-a kotono. En 2020, la svisa Asocio pri Pli Bona Kotono-Disvolvado publikigis deklaron, dirante, ke ĝi suspendis projektojn pri Xinjiang-a kotono pro premo. De kie venas ĉi tiu premo? La oficiala retejo de la asocio klare deklaras, ke unu el siaj financaj partneroj estas la Usona Agentejo por Internacia Evoluo.

Trie, pliigi enfiltiriĝon kaj investon en novaj amaskomunikiloj. En aŭgusto 2022, raporto publikigita de universitato Stanford kaj aliaj institucioj deklaris, ke Usono kreis centojn da falsaj kontoj per “sekreta influa agado” por kalumnii Ĉinion kaj aliajn landojn sur multoblaj sociaj platformoj.

Analizistoj opinias, ke ĉi-tiuj tri rimedoj reflektas la trajtojn de la “tutregistara” kunordigo kaj “tutmonda” aranĝo de la kogna milito de Usono kontraŭ Ĉinio. La asignado de financoj por pligrandigi la kognan militon kontraŭ Ĉinio estas nur unu el la lastatempaj malbonaj kondutoj de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono. Estas malofte, ke la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono diskutis pli ol 20 leĝprojektojn rilatajn al Ĉinio en unu semajno, reflektante la multoblajn intencojn malantaŭ la forteco kaj maltrankvilo de la usona politiko al Ĉinio.

Tamen, kalumniado kaj subpremado ne povas fundamente solvi la problemojn en Usono kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio. Male, ĝi subfosos la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, damaĝos la interesojn de la usonaj lando kaj popolo, kaj minacos la tutmondajn pacon kaj stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree