Ĉinio zorgas pri plia eskalado inter Hizbullah-Partio kaj Israelo
Ema Publikigita: 2024-09-21 16:58:38

Altranga ĉina diplomato, parolante en urĝa sesio de la Sekureca Konsilio de UN pri Libano vendrede, diris, ke Ĉinio estas profunde maltrankvila pri ebla plua eskalado inter Israelo kaj Hizbullah-Partio kaj alvokas ĉiujn partiojn ekzerci maksimuman sindemon.

Fu Cong, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke Ĉinio estas profunde ŝokita kaj maltrankvila pro la eksplodoj de miloj da komunikaj aparatoj kiel televokiloj kaj portofonoj en Libano, kiuj kaŭzis milojn da viktimoj.

Fu aldonis, ke lanĉi sendistingajn atakojn per la fora manipulado de komunikaj iloj, kaŭzante amasajn civilajn viktimojn kaj kreante socian panikon, estas neaŭdita.

Laŭ Fu, Ĉinio forte urĝas landojn kun influo al Israelo fari konkretajn agojn por malhelpi Israelon iri plu sur la malĝusta vojo kaj subtenas la Sekurecan Konsilion de UN en ĉiuj necesaj agoj kaj fari maksimumajn klopodojn por mildigi la situacion inter Libano kaj Israelo kaj konservi pacon kaj stabilecon en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree