4 homoj mortigitaj kaj 12 vunditaj post amaspafado en Alabamo
Qiujieming Publikigita: 2024-09-22 18:41:25

Kvar homoj estis mortigitaj kaj dekduoj vunditaj en amaspafado sabate nokte en Birmingham, en la usona ŝtato Alabamo, laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj.

Polico de Birmingham raportis, ke la pafado okazis en okupata kvartalo proksime de la universitato Alabamo. Tri viktimoj estis pafmortigitaj ĉe la sceno, kaj la kvara mortis poste en la hospitalo de la universitato. Pluraj aliaj suferis gravajn vundojn.

Aŭtoritatoj kredas, ke estis pluraj pafantoj en la amaspafado. Ĝis frua dimanĉo matene, neniuj suspektatoj estis kaptitaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree