Speciala kultura okazaĵo okazigita en Saud-Arabio por festi 75an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko
Qiujieming Publikigita: 2024-09-22 14:48:12

Speciala kultura okazaĵo festante la venontan 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko okazis en Rijado de Saud-Arabio ĵaŭde.

"Skribita en la Ĉielo: Mia Ĉina Rakonto" estas serio de kulturaj okazaĵoj lanĉita de Ĉina Komunikila Grupo en marto de 2024 por kolekti individuajn rakontojn rilatajn al Ĉinio el la tuta mondo.

En la okazaĵo en Rijado, ĉeestantoj dividis siajn rakontojn pri Ĉinio.

Saleh Alsagri, iama kultura konsilisto de la saud-araba ambasado en Ĉinio, diris, ke li atestis la rapidan disvolviĝon de interhomaj interŝanĝoj inter la du landoj. Komence de lia ofico kiel kultura konsilisto, la nombro da saud-arabaj studentoj en Ĉinio estis malpli ol 80, kaj en nur kvar jaroj, la nombro superis 1 200.

Alsagri diris, ke la studentoj nun ludas gravan rolon en la ekonomia kaj sciencteknologia kampoj en Saud-Arabio, kaj ankaŭ kontribuas al la antaŭenigo de amikaj rilatoj inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree