Dana reĝo Frederik X ĵaŭde esprimis esperon pri kreskanta amikeco inter Danio kaj Ĉinio.
Dum ceremonio kie lastatempe enoficigita ĉina ambasadoro al Danio, Wang Xuefeng, prezentis siajn akreditaĵojn, dana reĝo Frederik X rememoris siajn mirindajn spertojn pri vizito al Ĉinio kaj sincere deziris, ke la amikeco de Danio kaj Ĉinio daŭre disvolviĝos.
Wang diris, ke sub la gvidado de la dulandaj ŝtatestroj, rimarkindaj progresoj estis faritaj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Danio dum la pasintaj jaroj. Li aktive plenumos la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj prenos la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Danio venontjare kiel ŝancon por altigi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Danio al nova nivelo.