Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj partoprenantaj en lunesplora misio de Chang’e 6
Mirinda Publikigita: 2024-09-23 20:10:56

Antaŭtagmeze de la 23a de septembro en la Popola Granda Halo en Pekino, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono renkontiĝis kun reprezentantoj partoprenantaj en esplorado kaj eksperimentado de la lunesplora inĝenieriaĵo de la misio Chang’e 6 kaj faris gravan parolon. 

Li akcentis, ke la rezultoj de la lunesplora misio koncentras saĝon kaj klopodojn de generacioj da aerspacaj laborantoj de Ĉinio, de unu flanko montras evidentajn atingojn de la lando en sciencteknika memdecido kaj memfortiĝo en la pasintaj jaroj kaj sufiĉe enkorpigas kuraĝon kaj pulmoforton de ĉinoj. Ni devas forte disvastigi la lunesploran spiriton strebi al la revo, kuraĝe esplori, kunlabore venki malfacilojn por kunlaboro kaj kungajno, plue fortigi nacian memfidon kaj fieron de ĉiuj ĉinoj, kunigi gigantan forton por akcelo de konstruado de forta lando kaj nacia revigliĝo en ĉiuj aspektoj per ĉina modernigo.

Je la 10a horo antaŭtagmeze tiutage, Xi afable prenis manojn de la reprezentantoj kaj estis kun ili kunfotata. Xi diris en sia parolo, ke la misio de Chang’e 6 plenumis la unuan specimenoprenon en dorso de la Luno en la homara historio, rompis kelkajn ŝlosilajn teknikojn kaj estas simbola atingo de konstruado de forta aerspaca kaj sciencteknika lando kaj grava mejloŝtono de lunesplora inĝenieriaĵo de Ĉinio.

Xi akcentis, ke estas senlima la esplorado pri la kosmo. Li esperas, ke aerspacaj laborantoj daŭre klopodos kaj antaŭeniros profitante de la favoraj cirkonstancoj, delikate faros sciencan esploradon pri la lunaj specimenoj, kontinue praktikos gravajn aerspacajn inĝenieriaĵojn, antaŭenigos ĉiuflankan disvolviĝon de spaca scienco, spaca teknologio kaj spaca aplikado kaj faros novajn meritojn por konstruado de forta aerspaca lando. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree