Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Anura Dissanayake pro elektiĝo de srilanka prezidento
Mirinda Publikigita: 2024-09-23 16:30:32

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Anura Dissanayake pro elektiĝo de srilanka prezidento.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Srilanko estas tradiciaj amikaj najbaroj. Dum pasintaj 67 jaroj post starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam respektas kaj subtenas unu al la alia kaj donis ekzemplon de amika kunekzisto kaj reciprokutila kunlaboro inter landoj granda kaj malgranda. Li alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Srilanko kaj volas klopodi kune kun prezidento Anura Dissanayake por daŭrigi la tradician amikecon, multigi politikan reciprokan konfidon, antaŭenigi altkvalitan kunkonstruadon de Zono kaj Vojo inter la du landoj por pli riĉaj fruktoj, antaŭenigi stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de la strategia kunlabora partnereco de sincera reciproka helpo kaj de-generacio-al-generacia amikeco, por alporti pli multe da profitoj al la du popoloj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree