Xi Jinping esprimis kondolencon al To Lam pro tajfuna katastrofo
Mirinda Publikigita: 2024-09-23 16:27:45

Sabate Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, esprimis konsolencon al To Lam, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj vjetnama prezidanto, pro tajfuna katastrofo en Vjetnamio.

En sia mesaĝo, Xi rimarkis, ke la nordaj provincoj de Vjetnamio estis trafitaj de Tajfuno Yagi, kiu kaŭzis seriozan morton kaj propraĵan perdon.

Nome de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la popolo, Xi diris, ke li esprimas profundan kondolencon al la viktimoj kaj sinceran simpation al iliaj familioj kaj homoj trafitaj de la katastrofo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio, kiel amikaj najbaroj konektitaj de montoj kaj riveroj kaj komunumo de komuna estonteco de strategia signifo, havas profundan amikecon de "kamaradoj kaj fratoj," Xi aldonis, ke Ĉinio estas preta por helpi Vjetnamion laŭ sia kapablo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree