Okazos Monda Urbestra Dialogo en Hangzhou
Mirinda Publikigita: 2024-09-23 13:28:52

La 25an de septembro en la urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco, suda Ĉinio, okazos la Monda Urbestra Dialogo, Hangzhou kaj la 9a Internacia Forumo de Ĝemelaj Urbestroj de Hangzhou. Urboestroj aŭ iliaj reprezentantoj de 24 urboj el 15 landoj kaj regionoj kaj diplomatoj en Ĉinio kaj reprezentantoj de koncernaj departementoj kaj urboj renkontiĝos en Hangzhou por interŝanĝi opiniojn pri novaj konceptoj de urba administrado kun malferma sinteno kaj perspektiva vidkampo kaj ekspluati novajn praktikojn por daŭripova disvolviĝo.

Hangzhou rapide plivastigas sian internacian ĝemelan reton tra la mondo per  profunda kultura fondo, prospera cifereca ekonomio, favora komerca medio kaj praktikema ekstera interŝanĝo. Nun la urbo havas 31 internaciajn ĝemelajn urbojn kaj establis amikan interŝanĝan rilatecon kun 42 eksterlandaj urboj. Ĉifoje ĝi konstruos firman ponton por profunda interŝanĝo inter internaciaj urboj kaj akcelos malfermon kaj kunlaboron. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree