La 24an de septembro en la urbo Nanning de Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono, ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ĉeestos la inaŭguron de la 21a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-orient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la komercan kaj investan pintkunvenon de Ĉinio kaj la ASOAL kaj donos parolon.
Dume malajzia ĉefministro Dato' Seri Anwar bin Ibrahim faros videan parolon kaj ankaŭ ĉeestos la inaŭguron vicĉefministroj de Kamboĝo, Laoso kaj Vjetnamio kaj alilandaj gvidantoj kaj altnivelaj oficistoj kaj ĝenerala sekretario de la ASOAL Kao Kim Hourn.