Kelkaj gravaj politikoj estis publikigitaj por subteni ekonomian stabilan kreskon
Mirinda Publikigita: 2024-09-24 18:00:59

Antaŭtagmeze marde la Informa Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon, respondeculoj de Ĉina Popola Banko, Nacia Financa Reguliga Administracio, Ĉina Asekura Reguliga Komisiono konigis statojn pri financa subteno al ekonomia altkvalita disvolviĝo. Pluraj gravaj politikoj estis samtempe publikigitaj, estas praktikataj subtenaj monpolitikoj kaj estas fortigita reguligado por pluapaŝe subteni ekonomian stabilan kreskon.

Ĉina Popola Banko deklaris baldaŭ malaltigi deponan rezervan rilatumon je 0,5 procento kaj liveri preskaŭ unu duilionon da juanoj al longtempa cirkulado de financa merkato. Samtempe oni malaltigos politikan interezon de la centra banko de 1,7% al 1,5% por teni stabilan malnetan interezdiferencon de komercaj bankoj.  

Cetere la Ĉina Popola Banko starigos novan monpolitikan ilon por subteni stabilan disvolviĝon de la akcia merkato. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree