Marde ĉina Komerca Ministerio, Ŝtata Statistika Buroo kaj Administracio pri Fremda Valuto kune publikigis la Statistikan Komunikon pri Ekstera Rekta Investo de Ĉinio 2023. La komuniko resumis eksteran rektan investon de Ĉinio, rezervon de ekstera rekta investo de Ĉinio, rektan investon de Ĉinio al ĉefaj mondaj ekonomioj, konsistigon de eksterrektaj investantoj kaj konsistigon de eksterarektinvestaj entreprenoj.
La investa skalo plue okupis antaŭan lokon en la mondo. Eksterlandaj entreprenoj kovras pli ol 80% de landoj kaj regionoj en la mondo. La investata kampo estas plura kaj preskaŭ 80% estis investitaj al kvar kampoj. Rapide kreskas la investo al Azio kaj Afriko kaj estis evidentaj la efikoj de reciproka profito kaj kungajno.