La 23an de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la pintkunvenon pri estonteco de UN kaj faris la parolon titolitan “Kapti komunan futuron kaj kune krei belan estontecon”.
Wang eksplikis kvar proponojn de Ĉinio, tio estas konstrui pacan kaj kvietan estontecon, konstrui disvolvan kaj prosperan estontecon, konstrui justan estontecon kaj konstrui pli belan estontecon.
Wang akcentis, ke nuna Ĉinio senŝanceliĝe antaŭenigas la konstruadon de forta lando, nacian revigliĝon per ĉina modernigo en ĉiuj aspektoj, kio donos novan oportunon por monda paco kaj disvolviĝo. Ni volas man-en-mane iri kun ĉiuj landoj en la mondo, antaŭenigi konstruadon de komunumo de komuna estonteco por la homaro kaj kune krei pli pacan kaj belan estontecon.
Tiutage wang intervidiĝis ankaŭ kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de Libano, Venezuelo, Panamo, Etioptio, Hungario kaj Japanio.